Marco Zoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marco Andrè KPOLO ZORO (naskiĝis la 27-an de decembro, 1983 en Abidjan, Ebur-Bordo) estas futbalisto kiu ludas en 2005 ĉe itala futbalteamo Messina.

Lia kariero ekis en ludsezono de 1998/1999 en Salernitana, kie li ludis ĝis januaro de 2003, kiam li aliĝis al Messina.

Zoro estas regula ludisto de la Ebur-Borda nacia teamo, akiris internacia atenton, kiam li - la 27-an de novembro 2005 - ŝtopis la ludfluon de Messina-Inter Milan pro rasismaj krioj de la zelotantoj, prenante la pilkon kun si. Lin trankviligis ludantoj de Inter (Adriano kaj Obafemi Martins). Tiuj faktoj kaŭzis, ke la itala futbala asocio petis pardonon kaj sekvasemajne ĉiu ludo malfruis 5 minutojn memorante pri rasismo.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.mondomessina.it/squadra/scheda.asp?id=11 greke http://soccer-europe.com greke http://news.bbc.co.uk/sport1/hi/football/africa/4476412.stm greke http://web.archive.org/web/20051202024716/http://www.iht.com/articles/2005/11/29/sports/cup.php