Marina Mniŝek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marina MNISZECHMarina Mniŝek (ruse Марина Мнишек, pole Maryna MniszchównaMaryna Mniszech) (ĉ. 15881614), estis pola politika aventuristino en Rusio, dum tempo de perturboj.

Marina Mniszech estis filino de pola vojvodo Jerzy Mniszech - unu el la organizintoj de Pola-muskovita milito (1605-1618).

Marina Mniszech famiĝis pro sia edziĝo al la impostoro falsa Dmitrijo la 1-a, kun kiu ŝi renkontiĝis en 16041605. Ŝi estis kronumita en 1606 al carino, sed ŝia carineco daŭris nur kelkajn tagojn, poste ŝi kaj ŝia edzo venis en prizonon. Post morto de falsa Dmitrijo la 1-a, ŝi reveturis en Pollandon (1608), sed poste ekkonis al sia mortinta edzo (falsa Dmitrijo la 2-a). Ankaŭ la dua falsa Dmitrijo mortis (1610) kaj ŝi ricevis la protekton de atamano Ivan Zaruckij, de kiu ŝi naskis filon (1611). Ili fuĝis en 1613 al Astraĥano, sed post kronado de Mikaelo Romanov, la urbanoj ne volis plu protekti kaj apogi ilin kaj ili estis finfine kaptitaj de kozakoj, kiuj transdonis ilin al la registaro (1614). La filo estis mortigita en 1614, ŝi mem mortis en prizono samjare.

Ŝablono:Ĝermo-biografio