Marko « Patrimoine du XXe siècle »

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tabulo « Patrimoine du XXe siècle » sur la konstruaĵo, sidejo de gazeto La Loire républicaine en Saint-Étienne.
Markemblemo

La marko « Patrimoine du XXe siècle » estas franca oficiala marko kreita en 1999 de la ministerio pri kulturo por esti donata al arkitekturaj kaj urboplanadaj konstruaĵoj apartenantaj al la heredaĵo de la 20-a jc kaj konsiderataj kiel rimarkindaj.

La marko estis kreita per cirkulero de la 18-a de junio 1999 (aplikaj cirkuleroj de la 25-a de oktobro 1999 kaj de la 1-a de marto 2001[1]).

Ĝi estas atribuata de regiona prefekto, post ekzameno fare de regiona komisiono pri heredaĵo kaj lokoj de informa listo preparita de regiona laborgrupo. Plie, la konstruaĵoj faritaj en la 20-a jc, kiuj jam estas protektitaj kiel Monumentoj Historiaj (MH) aŭ en protekta areo de arkitektura, urba kaj pejzaĝa heredaĵo (franclingve "zone de protection du patrimoine architectural, urbain et paysager" aŭ ZPPAUP) aŭtomate ricevas la markon[2].

Tiu marko ne postulas protektajn agojn aŭ apartajn trudiĝojn, temas nur pri prilumigo de markitaj konstruaĵoj. Atentigon de la publiko celas la meto de informtabulo. La markemblemo kiu ornamas tiujn tabulojn, desegnita de Patrick Rubin kaj Valérie de Calignon de la ateliero "Canal"[3], estis elektita de la direkcio pri arkitekturo kaj heredaĵo en septembro 2000 okaze de la 17-aj eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo, fine de proponvoko lanĉita en aprilo 2000[4]. Reklamagoj kaj enskribo en la datumbazo "Mérimée" estas antaŭvidataj.


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cirkulero n° 2001/006 de la 1-a de marto 2001 pri la estigo de la marko Patrimoine du XXe siècle Arkivigite je 2013-07-01 per la retarkivo Wayback Machine, Oficiala Bulteno (BO) de la ministerio pri kulturo n° 124, paĝoj : 14–16.
  2. Citaĵo
     Tout immeuble ou territoire représentatif des créations du XXe siècle, déjà protégé au titre de la législation sur les monuments historiques ou par une zone de protection du patrimoine architectural, urbain et paysager (ZPPAUP), se voit de facto attribuer ce label    
    — cirkulero de la 1-a de marto 2001.
    ,
  3. Milena Chessa, « Nemausus, patrimoine du XXe siècle Arkivigite je 2013-10-17 per la retarkivo Wayback Machine », sur la retejo lemoniteur.fr, la 23-an de marto 2009.
  4. Michel Duffour, « Lanĉo de la 17-aj eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo », la 7-an de septembro 2000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]