Maro de Weddell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maro de Weddell
marobordomaro

La maro de Weddell situas supre kaj maldekstre.

La maro de Weddell situas supre kaj maldekstre.
Profundeco
  Maksimuma 5,000 m
Kontinento Antarkto
Landoj  Argentino
vdr

La maro de Weddell estas parto de la Suda Oceano. Ĝiaj landlimoj estas difinitaj de la golfo formita de la bordoj de la lando de Coats kaj de la antarkta duoninsulo. Plejmulte el la suda parto de la maro, ĝis la insulo Elefanto, estas konstante frostita. Ĝi estas maksimume larĝa je 2000 kilometroj, kaj ĝia areo estas 2,8 milionoj da km².

La maro estis nomita laŭ la brita esploristo James Weddell, kiu malkovris la maron en 1823 kaj iris tre suden, ĝis koordinatoj 74° S. Ĝi estis entute esplorita por la unua fojo de la skota William S. Bruce el 1902 ĝis 1904.

Vidu ankaŭ