Marugán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marugán
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40142
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 757  (2023) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 4° 23′ U (mapo)40.8960384-4.3843027Koordinatoj: 40° 54′ N, 4° 23′ U (mapo) [+]
Alto 957 m [+]
Areo 28,99 km² (2 899 ha) [+]
Marugán (Provinco Segovio)
Marugán (Provinco Segovio)
DEC
Marugán
Marugán
Situo de Marugán
Marugán (Hispanio)
Marugán (Hispanio)
DEC
Marugán
Marugán
Situo de Marugán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marugán [+]
vdr

Marugán [maruGAN] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Marugán estas etimologie komprenebla kiel aludo al iu arabnoma loĝanto Marŭan. Similaj toponimoj estas "Llano de San Marugán", en Portillo (Valladolid), aŭ "Pago de Marugán", en Atarfe (Granada).

Marugán en la provinco Segovio.
Hufumejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 714 loĝantojn.

Ĝi distas 28 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Sangarcía, Cobos de Segovia, Marazoleja, Bercial, Muñopedro, Juarros de Riomoros, Lastras del Pozo, Villacastín kaj Monterrubio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La urbo formis parton de la Comunidad de Ciudad y Tierra de Segovia. Ĝi estus sub la jurisdikcio de la Abatejo de Santa María Real de Párraces el 1186. La unuaj monaĥoj estis aŭgustenanoj, kaj kiam la hieronimanoj alvenis en 1562, la municipo klopodis sendependiĝon el la abatejo, pro kio okazis nombraj plendoj kaj procesoj.

La Milito de Hispana Sendependigo komence de la 19-a jarcento malriĉigis la loĝlokon pro devigo nutri la francajn trupojn.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Nikolao kaj la ermitejo de la Sep Fontoj kaj ruinoj de ermitejo kaj bieno de Bernuy.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]