Masakro de Bleiburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorejo pri viktimoj de Bleiburg

La masakro de Bleiburg [blajburg] estis serio de militkrimoj, kiuj okazis en 1945 kaj kiujn efektivigis la „Jugoslava liberiga armeo” je trupanoj de la Sendependa Ŝtato Kroatio kaj je tiuj de Slovenio, kiuj kunlaboris, kune batalis kun germanaj kaj italaj okupaj fortoj. Ĝia nomo venas de la loko Bleiburg (Karintio). Tiuj trupoj, kiuj daŭrigis siajn batalojn kontraŭ la jugoslava liberiga armeo eĉ post oficiala fino de la dua mondmilito, post kapitulaco kaj senarmiligo iĝis viktimoj de ekzekutoj kaj mortomarŝoj. Oni murdis eĉ ankaŭ civilulojn kaj militkaptitojn.

Post venko de la Jugoslava Liberiga Armeo, okazis amasmurdo de la soldatoj sen iu ajn juĝproceso, kiam oni masakris membrojn de la ustaŝo kaj de Domobrani, la regulara kroata armeo.

La atakita armeo de Kroatio provis atingi la areon de Karintio en Aŭstrio, kiun okupis la aliancanoj. Karintion okupis kaj la britaj kaj la jugoslavaj fortoj, tiel komenciĝis post la militfino bataloj inter la partizanoj. En Bleiburg kapitulacis la gvidantaro de la kroata armeo antaŭ britaj trupoj senkondiĉe kaj ili devis akcepti la transdonon al la jugoslava popolarmeo. Dum la retransporto de la kaptitoj, okazis mortomarŝo kaj oni ekzekutis multe da kaptitoj.

Oni trovis kolektan tombejon de amasmurditoj ĉe Homberg (Holmec, 200 viktimoj), ĉe Opčine ĉe Triesto. Granda masakro okazis en Tezno proksime al Maribor, kie oni ekzekutis kompletajn trupojn (ĝis 15.000, ĉefe kroataj soldatoj).

Mortomarŝo okazis sudoriente de la transdonejo, celo estis ofte Vojvodino, kie la restintajn soldatojn atendis trudlaboro. Amnestio okazis en aŭgusto de 1945.