Masakro de Kafr Kassem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memortabulo en Kafr Kassem

La masakro de Kafr Kassem okazis je komenco de la Sinaja militiro, la 29-an de oktobro 1956, kiam israelaj limpolicistoj murdis 48 palestinajn vilaĝanojn (inter ili 23 infanojn kaj junulojn). Unu persono mortis pro korinfarkto pro la masakro. Ok murdistoj estis juĝitaj en 1958 je 17 jara prizono, sed ili liberiĝis jam en la sekva jaro.