Meŝa Selimoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meŝa Selimoviĉ

Meŝa SELIMOVIĈ (naskiĝis la 26-an de aprilo 1910 en Tuzla; mortis la 11-an de julio 1982 en Beogrado) estis jugoslavia verkisto.

Meŝa Selimoviĉ lernis en gimnazio en Tuzla. De 1930 ĝis 1934 li studis en filozofia fakultato de Universitato de Beogrado. Poste li instruis ĝis 1941 en lernejoj en Tuzla. En 1943 li fuĝis al liberigita teritorio kaj fariĝis partizano.

Ekde 1947 Selimoviĉ loĝis en Sarajevo kaj laboris kiel profesoro en la pedagogia fakultato de Universitato de Sarajevo. Krome li estis arta estro de Bosna-Film, direktoro de la Nacia Teatro kaj redaktisto ĉe eldonejo Svjetlost.

Pri sia nacieco Selimoviĉ diris: Mi originas el musulmana familio en Bosnio, laŭ nacieco mi estas serbo. Mi apartenas al serba literaturo.

Plurfoje Selimoviĉ estis proponita por la Nobela Premio pri Literaturo, sed li neniam ricevis ĝin.

En Esperanto aperis

  • Ekskurso en la vivon, en: Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo, Sarajevo 1989, paĝoj 61–67. Tradukis Jovan Zarkoviĉ.
  • La derviŝo kaj la morto (Derviš i smrt), romano, Sarajevo 1990, 309 paĝoj. Tradukis Roger Imbert.