Medicaid

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Medicaid estas sanasekura programo por tiuj, kiuj aĝas sub 65 kaj havas modestajn enspezojn aŭ estas super 65, sed jam eluzis eblecojn de Medicare.

La programon apogas la federacia registaro kaj la unuopaj federaciaj ŝtatoj kune, sed la federaciaj ŝtatoj mem limigas tion, kiuj rajtas uzi la programon. Oni proponas la programon al tiuj, kiuj havas posedon kaj enspezon sub iu limo.

Simile al Medicare, la uzo de Medicaid rapide kreskis kaj ŝarĝis la buĝeton, tiel la federacia ergistaro enkondukis en 1972 la unuajn limigajn traktojn.