Medina de las Torres

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Medina de las Torres estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas medinenses. La censita populacio en 2008 estis de 1.359 loĝantoj.

Situo

Medina de las Torres estas situa en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 529 m; je 67 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj nur je 9 km de Zafra, la plej proksima urbo, al kiu komarko ĝi apartenas. La surfaco de ties teritorio estas de 87,4 km².

Historio

Ĝi estis survoje de komunikado jam en antaxuromia epoko nome Ugultiniacum de keltoj, en romia epoko kiel Contributa kaj same dum la araba epoko, kiam nomiĝis Medinat, tio estas urbo. La aldono "de las Torres" rilatas la fortikaĵojn kiujn oni konstruis por defendo de la teritorio. Inter ili konserviĝa la aktuale konata kiel Torre de los Moros (Turo de la Maŭroj):

Torre de los Moros

Aliaj interesaĵoj de Medina de las Torres estas la municipa naĝejo:

Municipa naĝejo de Medina de las Torres