Esaŭiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Medino de Esaŭiro
Monda heredaĵo

Lando  Maroko
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv
Fonto 753rev
Regiono** Arabaj landoj
Geografia situo 31° 30′ 47″ N, 9° 46′ 7″ U (mapo)31.513023-9.768696Koordinatoj: 31° 30′ 47″ N, 9° 46′ 7″ U (mapo)
Koordinatoj 31° 31′ 0.012″ N 9° 46′ 9.984″ U / 31.51667000 °N, 9.76944000 °U / 31.51667000; -9.76944000 (mapo)
Registra historio
Registrado 2001  (25-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Esaŭiro, (arabe, الصويرة Aṣ-Ṣawīra; france, Essaouira), ankaŭ konata per la antaŭa nomo Mogadur, Mogador en la portugala, estas havenurbo, situanta en la okcidenta bordo de la Atlantiko, norde de la kabo Sim.

Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma provinco, en la regiono Marakeŝo-Tensifto-Al Hauz. Kun ĉirkaŭ 70.000 loĝantoj, ĝia medino aŭ historia urboparto estas listigita de Unesko kiel Monda heredaĵo ekde 2001. La loka ekonomio baziĝas sur la fiŝkaptado, la industrio ligna, teksaĵa kaj manĝaĵa, kaj la komerco de manfaritaĵoj kaj juveloj inter aliaj. En 1506 la portugaloj tie konstruis havenon kaj fortikaĵojn.