Mediuma poemaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mediuma poemaro estas antologio psikografiita de la mediumo Luiz da Costa Porto Carreiro Neto. En ĝi estas 99 poemoj kaj sonetoj pri la plej variaj temoj, originale en Esperanto. Laŭ aserto de Porto Carreiro Neto, ili estis verkitaj de spiritoj de pioniroj de la Esperanto-movado. La libro enhavas ankaŭ la mesaĝon de Emmanuel kies titolo estas "La Misio de Esperanto", kiu laŭdas la celojn de Esperanto.