Membribe de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Membribe de la Sierra
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37456
Demografio
Loĝantaro 102  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 5° 48′ U (mapo)40.700277777778-5.8Koordinatoj: 40° 42′ N, 5° 48′ U (mapo) [+]
Alto 1 027 m [+]
Areo 46,53 km² (4 653 ha) [+]
Membribe de la Sierra (Provinco Salamanko)
Membribe de la Sierra (Provinco Salamanko)
DEC
Membribe de la Sierra
Membribe de la Sierra
Situo de Membribe de la Sierra
Membribe de la Sierra (Hispanio)
Membribe de la Sierra (Hispanio)
DEC
Membribe de la Sierra
Membribe de la Sierra
Situo de Membribe de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Membribe de la Sierra [+]
vdr

Membribe de la Sierra estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Membribe de la Sierra estas tradukebla etimologie al Bembibre de la Montaro, alude al la loĝloko Bembibre de la Provinco Leono de kie venis reloĝantoj post la Reconquista.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Coquilla, Garriel, Membribe, Navagallega kaj Segovia del Doctor, okupas totalan areon de 46,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 123 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 36 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis. En la municipa teritorio estas la ventogeneratora stacio Las Dueñas, kun 31,46 MW instalitaj.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]