Memstara Evangelia-Luterana Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Anoj dum la Sankta Manĝo

La Memstara evangelia-lutera eklezio (germane: Selbständige Evangelisch-Lutherische Kirche, mallongigo: SELK) estiĝis en la 25-a de junio 1972 per la unuiĝo de tri ĝis tiam administrade memstaraj evangeliaj-luteraj sendependaj eklezioj, nome de la:

  • Evangelisch-Lutherischen (altlutherischen) Kirche
  • Evangelisch-Lutherischen Freikirche
  • Selbständigen Evangelisch-Lutherischen Kirche«.

En 1976 aliĝis ankoraŭ la Evangelisch-Lutherische Bekenntniskirche, en 1991 la Evangelisch-lutherische (altlutherische) Kirche de eksa GDR.

En 2011 la Eklezio havis 35.000 membrojn kun 125 pastoroj. La 180 komunumoj dividiĝas en 11 distriktojn gvidatajn fare de superintendantoj. Teologinoj ja povas esti paroĥaj helpantinoj en SELK, sed neniam pastorinoj (diference al la Evangelia Eklezio en Germanio.

Doktrinoj kaj estraro

Fundamentoj kaj normoj estas la Biblio kaj la luteraj konfesiaj skriboj (simboloj, katekismo, eklezia ordo). Gvidas la eklezion episkopo (ekde 2006 Hans-Jörg Voigt), kune kun la gvidantaro kaj la kolegaro de la superintendantoj. Leĝdona povo estas la (ĉiun kvaran jaron kunvenanta) eklezia sinodo. Sidejo de la estraro troviĝas en Hanovro. Gvidas SELK teologian altlernejon en Oberursel kaj misian-diakonian instituton.

Internacie SELK apartenas al la Internacia lutera konsilio' (angle: International Lutheran Council) Lutherischer Rat), sed ne al la Tutmonda asocio luterana. Eklezia unio (ekz. kun la Eklezio Missouri Synode) ekzistas nur baze de reciprokaj doktrinaj konsentoj.


Eksteraj ligiloj