Roma Meslibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Meslibro)
Saltu al: navigado, serĉo
Papo Johano Paŭlo la 2-a transprenas la Esperantajn Meslibron kaj Legaĵaron en septembro 1997

La Roma Meslibro estas la ĉefa liturgia libro de la Katolika Eklezio. Ĝi enhavas preĝojn de la meso kaj priskribas la liturgiajn agojn.

La Esperanta Meslibro kaj Legaĵaro por dimanĉoj kaj festoj aperis, kun Vatikana imprimaturo, en 1995 enforme de du bele binditaj volumoj. Krome ĝi estis eldonita kiel la lumdisko OekuRom de IKUE kaj KELI en 2002.

Roma Meslibro en Esperanto (1995)
Papo Johano Paŭlo la 2-a kaj la Esperanta Meslibro kaj E-Legaĵaro (E-lekcionario), sur la foto estas la momento de la enmanigo (en septembro 1997), tio estis finalo de la streboj de episkopo Władysław Miziołek el Varsovio. Episkopo Miziołek gvidis la komisionon por la aprobo de la Roma Meslibro en Esperanto. Tiu ĉi aprobo efektiviĝis jam en 1990

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]