Messerschmitt TG500
Messerschmitt Tg 500 estas veturilo pluevoluita el la modelo KR200. Ĝi estis prezentita kiel modelo Tiger. Sed tiu nomo ne estis permesita, ĉar la kompanio Krupp havis jam la rajtojn por tiu nomo por siaj ŝarĝaŭtomobiloj. Ankaŭ la nomo Messerschmitt ne povis esti uzata. Tial la mobilo estis vendata kiel Tg500. Tamen ĉiu nomigis ĝin Tiger.
Tekniko[redakti | redakti fonton]
La Tg500 uzis motoron kun 490 cm³ kun du cilindroj de la kompanio Fichtel & Sachs kun 19,5 ĉevalpovumoj. Tio ebligis grandan rapidecon de ĉ. 130 km/h. Por komparo: la Porsche 356 kun motoro kun 1300-cm³ de 1957 atingis nur iom pli, nome 145 km/h. Por ŝoforo de la tigro estis ege ŝatata sento preterpasi aliajn, pli grandajn aŭtojn.
La Tg 500 havis pli grandajn radojn ol la KR200. Pro la tre mallarĝa vojsulko rezultis grandaj flankenaj moviĝoj de la radoj dum risortado sur malbonaj stratoj. Tio produktus tre malkvietan kuradon. Similajn problemojn havis ankaŭ aliaj modeloj kun svingaksoj kiel VW kaj Mercedes. Tial Fend aplikis la oblikve moviĝantan akson, germane Schräglenkerachse por la malantaŭa akso de la Tg500, kiu rezultis en multe malpli granda ŝanĝado de la moviĝo flanken kaj multe pli bona stirado. La Tg500 estis inter la unuaj veturiloj, kiuj uzis tiun modernan akson, kiu nun estas uzata ĉe la plimulto de aŭtoj kun malantaŭ-aksa movigo. Tamen nur estas falsa famo, ke Fend mem inventis tiun akson por la Tg500, nur forgesis anonci ĝin kiel patento.
Kvantoj[redakti | redakti fonton]
La kvanto produktita ne estis tre granda. Indikoj estas inter 290 kaj 320. Kiel vetkur-veturilo ĝi ne ricevis la oficialan klasigon de la ONS, kiu postulis minimuman kvanton de 400. Tg500 tial vetkuris nur inter si. La grava ne estis la maksimuma rapideco, sed la eksterordinaraj eblecoj en kurvoj.
La vendoprezo estis 3650 DM (1958-1960) oder 3725 DM (1961), kio ne ebligis pli grandajn kvantojn.
Fine de 1961 la produktado ĉesis.
Fend 2000[redakti | redakti fonton]
skribenda
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- Bruce Weiner Microcar Museum: 1955 Messerschmitt KR200 (22-a de aŭgusto 2008).
- Bruce Weiner Microcar Museum: 1961 Messerschmitt Service Car (7-a de aŭgusto 2009).
- Bruce Weiner Microcar Museum: 1964 Messerschmitt KR200 Roadster (22-a de aŭgusto 2008).
- Fritz Fend's Marvelous Micro-cars (23-a de aŭgusto 2008).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- British club
- German club
- Messerschmitt Scale Models Arkivigite je 2007-07-29 per la retarkivo Wayback Machine