Mieczysław Michałowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mieczysław MICHAŁOWICZ, ankaŭ Menasze Michajłowicz (naskiĝinta la 17-an de junio 1872 en Melitopolo, mortinta post 1935), estis pola violonisto kaj muzikpedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Michałowicz komencis la trejniĝon ĉe Stanisław Barcewicz en Varsovio kaj daŭrigis ĝin je Sankt-Peterburga Konservatorio ĉe Lipót Auer. Reveninte li instruis violonludadon kaj ĉambran muzikon je la Varsovia konservatorio.

Inter liaj disĉiploj estis Bronisław Huberman, Szymon Goldberg, Roman Totenberg, Henryk Szeryng, Josef Hassid kaj Ida Haendel[1]. En 1935 Michałowicz estis ĵuriano ĉe la unua Henry-Wieniawski-violonkonkurso en Varsovio. Pri la resto de la vivo nenio estas konata. Verŝajne mortis li dum holokaŭsto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Waldemar Piasecki: "Ida Haendel, legenda światowej wiolinistyki." - Ĉe: Tygodnik Przeglad, 29.10.2006