Mihály Fekete Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FEKETE NAGY Mihály [nadj] estis rumanuja hungara ĵurnalisto, redaktoro naskita la 3-an de julio 1894 en Deĵo kaj mortinta la 3-an de julio 1954 en Braŝovo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Inter 1936 kaj 1939 Mihály Fekete Nagy eldonis en Bukareŝto kun titolo Carpatpress hungarlingvan ŝtonpresan presinformigilon, kiu ĉiusemajne servis kun novaĵoj, statistikaj kaj demografaj indikoj al la gazetoj kaj al la institucioj. Kiel direktoro de sekcio braŝova de Magyar Népközösség li luktis por la realigo de la spirito de Vásárhelyi Találkozó. Post 1944 li estis kunlaboranto de Népi Egység. Li memmortigis kune kun sia edzino en nekonataj cirkonstancoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Romániai Magyar Irodalmi Lexikon