Mijako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
宮古市
Mijako-ŝi
Municipa kodo 03202-6
Areo 696 km²
Loĝantaro 58 917
(1-a de marto 2011)
Urbodomo
Adreso 2-1, Ŝinkaŭa-ĉō, Mijako-ŝi,
Iŭate 027-8501, Japanio
Ekstera ligilo urbodomo

La urbo Mijakojapane 宮古市 (Mijako-ŝi) — apartenas al la gubernio Iŭate de Japanio. Ĝi troveblas marborde en la oriento de la gubernio, en la regiono Tōhoku (japane 東北地方, Tōhoku-ĉihō) kaj en la nordoriento de la insulo Honŝuo.

La 11-an de marto 2011 ĝi post la tertremo de Sendajo en 2011 estis trafita de 7,3 metrojn alta cunamo, kiu detruis 4500 domojn, mortigis pli ol 400 kaj malaperigis pli ol 350 urbanojn. La 23-an de junio 2011 matene en la nord-orienta parto de Japanio je 06:50 loka horo okazis du pliaj tertremoj fortaj je 6,7 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ilia epicentro troviĝis en la pacifika oceano 50 kilometrojn for de la urbo.

marborda impreso en la urba areo