Milan Kundera

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Milan Kundera (esperante: Milano Kunderao; naskiĝis la 1-an de aprilo 1929 en Brno, Ĉeĥio) – ĉeĥa kaj franca verkisto vivanta ekde 1975 en Francio, kie li obtenis la francan civitanecon en 1981. Li estas la plej konata pro liaj verkoj La netolerebla leĝero de estado, Libro de ridado kaj forgesado kaj Ŝerco. Kunderao verkas en la ĉeĥa kaj en la franca lingvoj. Li revizias la francajn tradukojn de ĉiuj liaj verkoj, do tiuj ne estas konsiderata kiel tradukoj, sed kiel originalaj verkoj. Liaj libroj estis malpermesitaj laŭ la Komunista Registaro de Ĉeĥio ĝis 1989.

Liaj dramoj (Posedantoj de ŝlosiloj, Jakobo kaj la sinjoro), rakontoj (Ridindaj amoj), eseoj (La arto de romano) kaj precipe romanoj (Ŝerco, La vivo estas aliloke, Adiaŭa valso, Libro de ridado kaj forgesado, La netolerebla leĝero de estado, Senmorteco, Lanteco, La identeco) donis al li grandan popularecon tutmonde.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-biografio