Milan Ohnisko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Milan Ohnisko (naskiĝis la 23-an de julio, 1965 en Brno), estas ĉeĥa lirika poeto.

Antaŭtempe li foriris el gimnazio (1981) kaj poste ankaŭ el Bibliotekista mezlernejo en Brno (1982), ŝanĝis multajn profesiojn kaj samtempe praktikis propran eldonejon kaj librovendejon Ohnisko. Nun li laboras kiel redaktoro de la eldonejo Petrov en Brno.

Lia poezio estas kombino de naivismo uzanta vortludojn por atingi raciajn kulminojn kaj de novdekadenca kompreno por tragediismo kaj donkiĥotismo de senŝanculo batalanta kontraŭ indiferenta, malamika mondo. Ohnisko kombinas naivecon, humuron, ironion kaj absurdecon.

Verkoj

  • Obejmi démona! (Ĉirkaŭbrakumu demonon!, 2001)
  • Vepřo knedlo zlo aneb Uršulinovi dnové (Brasiko knedliko porkfiko aŭ la tagoj de Urkaculo, 2003)
  • Milancolia (Milankolio, 2005)
  • Býkárna (Boveca ekscesejo, kun Ivan Wernisch kaj Michal Šanda) (2006)
  • Love! (Love!, 2007)


Eksteraj ligiloj