Militoj pro Apostateco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Militoj pro Apostateco (arabe: حروب الردة), ankaŭ konataj kiel "Ridda-militoj", estis serio de militkampanjoj kontraŭ la ribeloj de kelkaj arabaj triboj kontraŭ la kalifo Abu Bakr en 632 kaj 633, post la morto de la profeto Mahomedo. Multaj arabaj triboj ekrifuzis islamon kaj neis la pagadon de la imposto al la islama ŝtato. Ankaŭ la memproklamitaj profetoj estiĝintaj eĉ en la tempo de Mahomedo, ribeliĝis kontraŭ la islamanoj. La bopatro de Mahomedo, Abu Bakr gvidis la islamanojn en milito por meti finon al tiuj ribeliĝoj.