Millicent Fawcett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Millicent Fawcett

Dame Millicent Garret Fawcett (n. 11-an de junio 1847, Aldeburgh, graflando Suffolk, Anglio – m. 5-an de aŭgusto 1929, Londono) estis dum 50 jaroj gvidanto de la movado por la virina balotrajto. Ŝi estis unu el la fondintoj de la kembriĝa Newnham College (unu el la unuaj virinaj altlernejoj, 1871).

Millicent Garrett estis sepa infano el dek infanoj de ŝipposedanto Newson Garrett. La radikala patro apogis dum jaroj klopodojn de la plej maljuna filino - Elizabeth Garrett (Mrs. J. G. S. Anderson) - por iĝi praktikanta kuracistisno.

Millicent geedziĝis en 1867 kun blinda radikala politikisto Henry Fawcett, kiu estis eprofesoro pri ekonomiko en Kembriĝo. Li helpis la edzon por venkis la malavataxojn de la blindeco, dum li apogis ŝian laboron por la virina egalrajteco. Ŝi parolis antaŭ publiko pri la virina balotrajto en 1868.

Oni elektis Millicent Fawcettet en 1897 al prezidanto de la Tutlanda Federacio de la Asocioj Batalantaj por la Virina Balotrajto. Oni akceptis fine en 1918 leĝon pri la popola reprezentado, kiu donis balotrajtojn por pli ol ses milionoj virinoj. (La virinoj akiris nur post dek jaroj samajn eletorajtojn ol la viroj). Millicent retiriĝis en 1919 de la aktiva gvidado de la asocio.

Dum la sud-afrika milito, la registaro petis ŝin en julio de 1901 por ekzameni la britajn koncentrejojn por la kaptita bura loĝantaro. Ŝia raporto defendis la gvidantaron de la koncentrejoj.

Ŝi agadis dum la unua mondmilito kiel prezidanto de la menciita ascoio „por vivteno de la nacia vivforto”. Oni distingis ŝin fine de la milito per D. B. E..

Ŝiaj verkoj

  • Political Economy for Beginners (1870)
  • Janet Doncaster (1875) – romano
  • The Women's Victory – and After (1920)
  • What I Remember (1924).