Mona Sahlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mona Sahlin

Mona Ingeborg SAHLIN (naskiĝis la 9-an de marto 1957) estas sveda politikistino de la sveda socialdemokratia partio. Ŝi havis plurajn ministrajn postenojn en diversaj socialdemokratiaj registaroj de Svedio ekde 1990, kaj estis de la 17-a de marto 2007 ĝis la 25-a de marto 2011 partiestro de la sveda socialdemokratia partio post Göran Persson. Ŝia posteulo kiel partiestro ekde 2011 estis Håkan Juholt.