Monda Organizo de la Skolta Movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Monda organizaĵo de la Skolta Movado (MOSM) estas neregistara organizaĵo kuniganta la plimulton de la landaj skoltaj organizoj kaj asocioj. Ĝi estis kreita en 1922 kaj ĝi havas nun la jenan strukturon:

Monda Skolta Konferenco kunigas reprezentantojn de ĉiuj anaj landaj organizoj, ĝi kunvenas ĉiun kvaran jaron, kaj elektas la anojn de la Monda Skolta Komitato.

La Monda Skolta Komitato konsistas el anoj de la landaj organizoj, kiuj forlasas ĝin tuj kiam ili estas elektitaj por servi la mondan skoltaron. Ĝi dungas Ĝeneralan Sekretarion, kiu iĝas ĝia ano.

La Ĝenerala Sekretario estras oficistaron, kiu deĵoras en la Monda Skolta Oficejo, kiu havas sian ĉefan sidejon en Ĝenevo kaj regionajn sidejojn en ĉiuj regionoj de la MOSM.

La regionoj de MOSM estas Eŭropo, Eŭrazio, Arabio, Azio-Pacifika, Interamerika. Ĉiu regiono esprimas per regiona skolta konferenco sian regionan komitaton.

Plej lastaj Ĝeneralaj Sekretarioj de MOSM

Naciaj membroj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Retejo de MOSM

Retejo de la Skolta Esperanto-Ligo