Monotipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La monotipio (sola preso) estas speco de artaĵkreado situanta inter pentrado kaj grafiko. La monotipio produktas unusolan presaĵon.

Orienta barbulo fare de Giovanni Benedetto Castiglione
Mitologia sceno fare de Antoine Sallaert

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas dubo pri tio, kiu inventis la monotipion. La itala artisto Giovanni Benedetto Castiglione kaj la flandra artisto Antoine Sallaert, kiuj komencis produkti monotipojn en la 1640-aj jaroj, eble estis la unuaj monotipistoj. Tamen la du artistoj uzis la novan teknikon malsammaniere.

Castiglione kreis nigrajn-grizajn-blankajn bildojn viŝante inkon aŭ oleofarbon sur ebenan metalon aŭ vitron. Sur tio li kreis desegnaĵon per peniko aŭ simila ilo. Kie oni forviŝas inkon, tie estiĝas blanko. La freŝa bildo estas presebla sur paperon, nature nur en unu ekzemplero.

Sallaert aliflanke dispersis farbon sur ebenan metalon aŭ vitron, kaj poste li metis sur ĝin du foliojn. Li desegnis desegnaĵon sur la plej supra folio per diversaj krajonoj kaj skribiloj kun malsamaj malmolecoj. La unukolora bildo estas preta. Multkoloraj bildoj ankaŭ povas esti faritaj, se oni dispersas alian farbon kaj oni faras denove la proceduron. Verŝajne Sallaert estis influita per ksilografiaĵoj de la nederlanda gravuristo Hendrik Goltzius.

William Blake evoluigis malsaman teknikon, pentrante sur kartono. Malmultaj aliaj artistoj uzis tiun teknikon ĝis Edgar Degas, kiu ofte faris monotipajn bildojn.

En la 20-a jarcento la tekniko iĝis pli populara.

Famaj monotipistoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]