Monstampejo malnova (Schleiz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schleiz Alte Muenze

La Monstampejo malnova (germane: Alte Münze) troviĝas en Schleiz, Germanio. Nuntempe ĝi servas kiel artogalerio kaj urba informejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post kiam Schleiz venis sub la regadon de Reuß-Plauen en 1590 ĝi ricevis en la kuro de la tempo eĉ rezideja rango. Tio okazis post la divido de la regado en 1666 (Reuß-Schleiz).

La monfarejo estis inter 1678-81 loko de monstampado por propraj reuß-aj moneroj. La nomo familia de la monfaristo de 1678 estis Böttger, kiu estis la patro de la (re)inventisto de porcelano en Eŭropo, Johann Friedrich Böttger.

La konstruaĵo estas la plej malnova en la tuta urbo, kiu konserviĝis ĝis hodiaŭ. Dum la Dua mondmilito ĝi parte damaĝitis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

mini-a-thür in Ruhla/Thüringen. Der Freizeitpark im Thüringer Wald, broŝuro eldonita fare de la liberaera maketaĵparko de Ruhla, nr. 28

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.