Monteto Sainte-Geneviève

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La strato Saint-Jacques kaj la universitato Sorbonne, sur la norda flanko de la monteto.

La monteto Sainte-Geneviève (franclingve montagne Sainte-Geneviève) estas monteto, kiu troviĝas sur la maldekstra bordo de la Sejno, ene de la 5-a arondismento de Parizo.

Supre de la monteto, oni povas viziti la Panthéon aŭ la biblioteko Sainte-Geneviève, kiu estas plejofte plena je studentoj el La Sorbonne aŭ el aliaj proksimaj universitatoj. En la mallarĝaj stratoj de la monteto, oni povas ĝui multajn kafejojn aŭ restoraciojn, ekzemple en la strato Mouffetard.

La école Polytechnique iam troviĝis sur la monteto. Sur la alia flanko de la monteto situas la strato Ulm, kaj la fama École Normale Supérieure.

Vidu ankaŭ