Montorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montorio
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09125
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 150  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 3° 47′ U (mapo)42.584444444444-3.7763888888889Koordinatoj: 42° 35′ N, 3° 47′ U (mapo) [+]
Alto 944 m [+]
Areo 23,53 km² (2 353 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Montorio (Provinco Burgoso)
Montorio (Provinco Burgoso)
DEC
Montorio
Montorio
Situo de Montorio
Montorio (Hispanio)
Montorio (Hispanio)
DEC
Montorio
Montorio
Situo de Montorio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montorio, Burgos [+]
vdr

Montorio [monTOrjo] estas loĝloko kaj municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Odra-Pisuerga.

Ekde 2017, la municipi estas inkludita en la Geoparko Las Loras, nome la unua geoparko de Unesko en la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 23,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 152 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 320 el 1960-aj jaroj.

Ĝi distas 30 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la nacia ŝoseo N-627 en direkto al Aguilar de Campoo (provinco Palencio).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Montorio formis parton de la Cuadrilla del Tozo en la partido de Villadiego kaj en la Jurisdicción de Haza de Siero de la partido de Castrojeriz, el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj terpomoj), ŝtonminado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]