Moskeo-Katedralo de Kordovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Moskeo-Katedralo de Kordovo estas iama granda moskeo de Kordovo (Hispanio), nun servanta kiel katolika katedralo.

Sur loko de la moskeo staris jam en la antikvo sanktigejo, kie la visigotoj konstruis kirkon en ĉ. 600. Post la araba konkero de la teritorio, la araboj ekuzis ĝin ekde 784 kiel moskeo kaj komencis trakonstrui ĝin. La laboradoj daŭris dum ĉ. 200 jaroj kaj tiel elformiĝis la dua plej granda islama preĝejo, kiu kapablis akcepti plurmil kredantojn samtempe.

La internon de la moskeo dividas plurmil kolonoj. La mihrabo (ornama preĝa niĉo) estis konstruita en la 10-a jarcento sub direktado de bizancaj majstroj.

La kristanoj reokupis Kordovon en 1236 kaj oni ekuzis la moskeon kiel kristana preĝejo. Imperiestro Karlo la 5-a permesis en la 16-a jarcento al ekleziaj gvidantoj de la urbo, ke oni konstruigu kristanan katedralon en interno de la moskeo.