Moskovskij Dom Knigi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskovskij Dom Knigi (Moskvo)
Moskovskij Dom Knigi (Moskvo)
DEC

Moskovskij Dom Knigi ("Moskva Domo de libroj", ruse Московский Дом Книги) estas reto el 38 (en 2014) grandaj librovendejoj en Moskvo. La ĉefa vendejo estas ĉe la strato Novij Arbat (adreso: Novij Arbat, domo 8) proksime al metrostacio Arbatskaja; ĝi estas la plej granda librovendejo en Moskvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

"Moskva domo de libroj ĉe Novij Arbat" estis malfermita la 25-an de septembro 1967. La vendejo okupis areon 5032 kv.m, el ili 3600 kv.m. de vendhaloj; ĝi fariĝis la plej granda librovendejo en Sovetunio kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo[1].

En 1998 estis fondita unuiĝinta organizaĵo "Moskovskij Dom Knigi", en kiu unuiĝis multaj librovendejoj en diversaj lokoj en Moskvo[1].

Vendejoj[redakti | redakti fonton]

Krom la ĉefa vendejo, ekzistas kelkaj vendejoj de speciala literaturo kaj multaj lokaj vendejoj.

Vendejo Adreso
Vendejo ĉe Novij Arbat Strato Novij Arbat, domo 8
Domo de pedagogiaj libroj Strato Bolŝaja Dmitrovka, domo 7/5, konstruaĵo 1
Domo de teknikaj libroj Lenin-avenuo, domo 40
Domo de eksterlandaj libroj Strato Kuzneckij Most, domo 18/7
aliaj plena listo ruslingve

Krome, eblas mendi librojn en interreta vendejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]