Moskva (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Moskva estas rivero en la eŭropa parto de Rusio. Ĝi estas maldekstra branĉo de rivero Okao, ĉies enfluo okazas ĉe urbo Kolomna.

Longeco de rivero Moskva estas 502 km, areo de ĝia baseno egalas 17600 km², entuta diferenco de supraĵaltoj atingas 150.0 m.

La rivero fluas tra Smolenska provinco, Moskva provinco kaj urbo Moskvo.

En la ĉefurbo de Rusio Moskva riveron plenigas multaj ĝiaj riverbranĉoj inkluzive plej abundan riveron Jaŭza, kun kiu ĝi ligiĝas apud Kremlo. Antaŭe en Moskvo okazis pluraj inundoj kaj do por likvidi ties negativajn rezultojn oni elfosis grandan kanalon kaj faris ĉ. 300 lagetojn.

Ekzistas tri ĉefaj toponimiaj versioj de origino kaj interpreto de la vorto - Moskva. La unua, plej ofte uzata diras, ke ĉi-loko ĉiam estis malseka kaj do rusaj praŭloj per sia antikva lingvo nomis ĝin tiel. La dua supozas, ke la vortradiko venis el lingvo de iu nerusa popolo kaj signifas ursino. La tria estas simila al la dua versio, sed signifo estas malsama - bova vadejo.

La rivero donis sian nomon al urbo Moskvo aperinta ĉe ĝiaj bordoj en 1147.