Multkulturismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Multkulturismo estas superordigita nocio priskribanta plurajn socifilozofiajn teoriajn alirojn kun implicaĵoj por la kulturpolitiko de lando. Multkulturistoj pledas por egaligo de la statusoj de apartaj etnaj kaj religiaj grupoj, sen doni centran rolon al la valoroj de iu ajn specifa etna, religia aŭ kultura komunumo. Ili ofte pledas por la ŝtata protekto kaj agnosko de (etno-)kulturaj diferencoj. Multkulturismo kontraŭstariĝas kaj al la ideo de dominanta nacia kulturo kaj al la en Usono disvastigita koncepto de la "fandpoto", kiu premisas intersimiliĝon de la diversaj etnaj kulturoj, kaj al la ideo de postetna socio.

Multkulturismo estas objekto de diversaj interpretoj. Ĝi povas signifi simple la kunekzistadon de diversaj (etnaj, religiaj ktp.) kulturoj kadre de unu tutaĵo, ekzemple unu lando. Sed ĝi povas ankaŭ signifi aktivajn politikojn de diversa tipo:

  • kontraŭdiskriminaciajn, kiuj celas certigi egalan socian statuson al membroj de diversaj kulturoj;
  • identismajn, kiuj celas favori la sinasertadon de la apartaĵoj de diversaj kulturoj;
  • komunumismajn, kiuj povas envivigi (leĝajn aŭ administraciajn) statutojn validajn specife por la membroj de unuopaj kulturaj komunumoj.