Murĉisona Akvofalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Murĉisona Akvofalo
akvofalo [+]
Koordinatoj2° 16′ 38″ N, 31° 41′ 0″ O (mapo)2.277313888888931.683347222222Koordinatoj: 2° 16′ 38″ N, 31° 41′ 0″ O (mapo)

Murĉisona Akvofalo (Ugando)
Murĉisona Akvofalo (Ugando)
DEC
Murĉisona Akvofalo
Murĉisona Akvofalo
Map
Murĉisona Akvofalo
Vikimedia Komunejo:  Murchison Falls [+]
vdr
Murĉisonaj Akvofaloj.

Murĉisonaj Akvofaloj, en angla Murchison, konataj ankaŭ kiel Akvofalo Kabalega aŭ Kabarega, estas aro de tri grandaj akvofaloj en la Blanka Nilo (Nilo Viktoria) kun disnivelo de 43 m inter la altebenaĵo kaj la falejo. La akvofaloj Murĉisono estas la nepra pasejo por la nura elfluejo de la lago Viktoria, pasante tra ĉirkaŭ 300 m³/s. Ili estas ene de la Nacia Parko de la Murĉisonaj Akvofaloj.

La brita esploristo Samuel White Baker estis la unua eŭropano kiu en 1864 vizitis ilin kaj nomis ilin honore de la prezidanto de la Royal Geographical Society Roderick Murchison.[1]

Ili estas inter la Lago Kyoga kaj la Lago Alberto en la Viktoria Nilo en Ugando. Pinte de la Murĉisonaj Akvofaloj, la Nilo trudas sian vojon tra truo en la rokoj, nur 7 m larĝa, kaj falas 43 m, antaŭ flui okcidenten en la Lagon Alberton. La akvoprodukto de la Lago Viktoria sendas ĉirkaŭ 300 kubajn metrojn por sekundo de akvo super la akvofaloj, trude en gorĝo malpli ol 10 m larĝa.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Murchison Falls, in Encyclopædia Britannica Online». 2010. Konsultita la 6an de Decembro 2021.