Murfatlar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Murfatlar (Basarabi inter 1924-1965 kaj 1980-2007) estas urbo en la sudorienta Rumanio, en la distrikto Constanța, 20 km de Konstanco. Laŭ la censo de 2002, ĝi havis 10 857 loĝantojn. Murfatlar estas haveno ĉe la kanalo Danubo-Nigra maro.

La urbon ĉirkaŭas montetoj, kiujn oni plantigis per vitoj en la 1900-aj jaroj. Tie funkcias la plej granda vinfarejo kaj maturiga kelo, kiu havas kvin etaĝojn, tri subterajn kaj du surterajn.

Inter la kalkoŝtonaj montetoj ĉe la urborando troviĝas la Fîntînița-kampo, kiu estas protektita aro, plantorezevejo sur 66 hektaroj.

Vidindaĵoj

Famaj homoj

Eksteraj ligiloj