Muzeo Carnavalet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo de la hotelo Carnavalet.

La muzeo Carnavalet, aŭ muzeo pri la historio de Parizo (franclingve musée Carnavaletmusée de l'Histoire de Paris) estas muzeo en Parizo specife dediĉita al la historio de la franca ĉefurbo, ekde la fondo de la urbo ĝis hodiaŭ. Ĝi troviĝas en la kvartalo Marais, en la 23-a konstruaĵo de la strato Sévigné kaj en la 3-a arondismento.

La muzeo entenas altvaloran kolektojn : memoraĵoj el la franca revolucio de 1789, pentraĵoj, skulptaĵoj, mebloj kaj variaj artaĵoj. La muzeo estas estrita de S-ro Jean-Marc Léri depost la jaro 1993.

La muzeo fakte konsistas el du apartaj konstruaĵoj : la eksa hotelo de Carnavalet kaj la eksa hotel Le Pelletier de Saint-Fargeau (depost 1989). Ili estas apartigitaj de la liceo Victor Hugo, kaj estas kunligitaj per galerio je la unua etaĝo.

Eksteraj ligiloj