Muzeo Nova Kastelo Rauenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La muzeo Neues Schloß Rauenstein.

La Muzeo Nova Kastelo Rauenstein (germane: Museum Neues Schloß Rauenstein) estas i.a. regionhistoria muzeo en Frankenblick, Schloßstraße nr 3.

Priskribo de la loko

La muzeo malfermitis en 1999 kiel Porcelankabineto de Rauenstein. Fundamento ĝia estis diversaj antaŭaj kolektoj. En la konstruaĵo mem estis de 1783-1930 firmao sidejo de la fabriko Friedrich Christian Greiner & Söhne. Ĝi renomitis inter la turingiaj porcelanaĵfarejoj! Sendepende de la saksaj majstroj de Meißen, Turingio povas fieri pri 250 jaroj da reinvento de porcelana arto.

La ejo estas baroka bieno kun modesta sed tamen sentebla rezideja karaktero. Ĝi konstruitis en 1690 kaj alikonstruitis kaj ĉ. la jaro 1820 kaj en 1880. Restaŭradlaboroj ampleksaj komenciĝis en 1999.

Priporcelana sekcio

Superrigardo pri la bunta gamo de la produktitaĵoj, pri la entreprena historio kaj ties influo je regionaj evoluoj konsistigas la unuan sekcion de la muzeo.

Krom historiaj kolektoj interesas ankaŭ nuntempaj porcelanaĵoj kaj ceramikaĵoj el Turingio.

Fervojo kaj industriigo

En 2002 aldonitis dua ekspozicia parto. Ĝia temo estas la historio pri la estiĝo kaj la funkciigo de la fervoja linio inter Eisfeld kaj Sonneberg, kiu estas ja en rekta konekto kun la porcelanaĵfarado respektive - poste - de aliaj industriaj branĉoj.

Bildoj, tekstoj kaj aliaj (sciencaj) dokumentoj faras tie ĉi la kadron por aparta kaj de multaj ŝatata kolektotemo - la maketaj trajnoj de la firmao Märklin.

Nedaŭraj ekspozicioj kaj kunlaboro intermuzea

En la dua supra etaĝo servas salonego por la aranĝo de nedaŭraj elmontradoj. Ofte oni jam kunlaboris ekzemple kun la Muzeo Otto Ludwig en Eisfeld. Ambaŭ muzeoj tiel esprimis la deziron krei en suda Turingio unu grandan muzeon pri porcelano.

Regionhistoriaĵoj

Ne neglektatas la regiona historio. La objektoj servas al la kreado de fundamentoj por aliaj taŭgaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo. Jam en la 2004-a jaro malfermitis unua ekstermuzea elmontrejo ĉe la kastelo en Effelder: atestiloj bildaj tekstaj libraj rakontas la rilaton de la juna Friedrich Rückert kun Friederike, filino de la paroĥestro Timotheus Heim.

Fonto

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 131-132

Eksteraj ligiloj