Etnografia muzeo de Großgmain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Muzeo de Großgmain)
47.75176112.945091944444

Muzeo Großgmain (germane: Salzburger Freilichtmuseum) estas alloga subĉiela muzeo en Großgmain, situante ĉ. 15 km for de Salcburgo kaj proksime de la landlimo inter Aŭstrujo kaj Germanujo. La tuto ampleksas ĉ. 50 hektarojn estante en naturprotektota regiono ĉe la piedo de la montaro Untersberg.

farma bieno Taxbauernhaus el Pongau
nigra kuirejo el Abrahamhof, origine en Sankt Michael im Lungau

Taskaro[redakti | redakti fonton]

Ĉi muzeo havas la oficialan komision kolekti ekz. kamparanajn, originalajn konstruaĵojn el Salcburgio, rekonstrui kaj remebli ilin por dokumentadi kondiĉojn vivajn kaj ekonomiajn inter la 15-a kaj 20-a jarcento. Setlejgeografiaj, etnologiaj, socialhistoriaj kaj agrikulturhistoriaj kialoj finfine decidigis ĉu transpreni konkretan objekton aŭ ne. Celo de la neniam ĉesanta muzeobjekta akiro estas liveri reprezentadan bildon pri ĉiaj ejoj kaj socialaj klasoj.

Divido de la areo fariĝas laŭ la kvin salcburgiaj distriktoj (Flachgau, Lungau, Pinzgau, Pongau, Tennengau). En 2013 oni trapasis la limon de cent objektoj kamparanaj, metiaj, etinsdustriaj, gastronomiaj, elektrofaraj, instruhistoriaj, kirkaj, segejaj, salaŝaj ktp. La plej malnova aĵo datumas de 1442, la plej malnova domo de 1482 (el Ramingstein).[1] La tuton pliinteresigas daŭraj ekspozicioj (ekz. pri traktoroj, bierfarado, landpolicistoj, doganistoj) kaj memkompreneblaj intertempaj nedaŭraj. Stakeje ekzistas pluaj sesdek miloj da objektoj. Restoracio kun tipe salcburgiaj manĝaĵoj estis instalita je Salettl.

La muzeo estas landa kun gvidado kvazaŭ entreprensimila. Muzedirektoro estis de 2017 Michael Weese; pli ol cent miloj da vizitantoj venas ĉiujare dum la malfermaj monatoj (fino de marto ĝis komenco de novembro) - sekve temas pri la plej sukcesa subĉiela muzeo de tuta Aŭstrujo. En 2018 ekzemple frekventis ĝin 111 miloj.[2]

De junio transportas kampa fervojo vizitantojn sur longeco de 1,7 kilometroj kun tri haltejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj ideoj krei tian muzeon respureblas ĝis la 1924-a jaro. Julius Leisching, estro de Salzburger Museum Carolino Augusteum (SMCA) proponis tiam establon en la kastela parto de Hellbrunn. Sed nur kelkajn jardekojn poste la arĥitekturhistoriisto Kurt Conrad faris pli konkretajn paŝojn: de 1972 estis li responsulo pri landa etnologio ĉe SMCA. Post lupreno de taŭga grundaro povis eki ĉio. La landposedanto Friedrich Mayr-Melnhof ludonis en decembro 1978 kontraŭ simbola prezo 50 hektarojn por la daŭro de 99 jaroj al la urbo Salcburgo kaj la ŝtato Salcburgio. Komenciĝis la laboroj muzeelfara en 1979. En septembro 1984 malfermiĝis la pordoj muzeaj kun 22 objektoj en la ĉeestro de al federacia prezidanto Rudolf Kirchschläger. En 1986 SMCA fordonis la respondecon kaj la tuto ekmemstaris; du jarojn poste la salcburgia etnologo Michael Becker ekestris tie. Sub lia gvidado venis ekfloro kaj kreo de viva kaj gajiga renkontiĝloko. En la 1.2.2017 transprenis la rektorecon la burgenlandano Michael Weese. En aŭgusto 2018 oni bonvenigis la tri miliona vizitanto. De aprilo 2024 posteulis Peter Fritz, kiu ĝis tiam moderigis kulturaĵojn je Kastelo Schallaburg en Schollach.[3][4]

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1995: Österreichischer Museumspreis
  • 2002: Zipfer Umweltpreis
  • 2005: Zipfer Tourismuspreis
  • 2005: Österreichisches Museumsgütesiegel

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Becker, Monika Brunner-Gaurek: Führer durch das Salzburger Freilichtmuseum. (=Veröffentlichungen des Salzburger Freilichtmuseums, 18), Salzburg 2011, ISBN 978-3-9502797-2-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rainer-Keusche
  2. gazetara statistiko
  3. Stefanie Schenker: "Neuer Direktor für das Salzburger Freilichtmuseum kommt von der Schallaburg." - Ĉe: SN, 17.10.2023
  4. "Neuer Direktor für das Freilichtmuseum." - Ĉe: Orf.at, 17.10.2023