Friedrich Mayr-Melnhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Mayr-Melnhof
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1924 (1924-07-05)
en Grödig
Morto 14-an de aprilo 2020 (2020-04-14) (95-jaraĝa)
en Schloss Glanegg, Grödig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Friedrich MAYR-MELNHOF (naskiĝinta la 5-an de julio 1924 en Grödig, mortinta samloke la 14-an de aprilo 2020[1]) estis aŭstra politikisto de Aŭstra Popola Partio, agrikulturisto kaj forstisto el Grödig. Inter 1983 kaj 1986 li estis ano de la landa parlamento de Salcburgio.

Edukado kaj profesia agado[redakti | redakti fonton]

Mayr-Melnhof frekventis inter 1930 kaj 1934 la bazlernejon kaj poste ĝis 1942 la ŝtatan gimnazion kun internejo Landschulheim Marquartstein. Post trapaso de la abiturieta ekzameno li eksoldatis por Wehrmacht de 1942. En 1945 li iĝis militkaptito. Inter 1946 kaj 1950 li studis agrikultursciencojn en Vieno. Poste li ekrespondecis pri la gepatraj farmo kaj arbaroj kio daŭris ĝis 1994.

Politikaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Mayr-Melnhof estis inter 1940 kaj 1985 ĉambra konsilisto kaj membro de la estrarano de la Agrikultura ĉambro salcburgia. Inter 1963 kaj 1987 li estis vicestro de la Salcburgia Porkamparana Ligo. Inter 1962 kaj 1967 li estis vica estro de la landaj ĉasistoj, poste ĝis 1997 ĉefo. Inter 1956 kaj 1994 li estris la Landan ligon de kamparanoj kaj forstistoj; inter 1965 kaj 1987 li ankaŭ transprenis la taskon de vicprezidanto de la arbaraj kaj grundaj posedantoj de Aŭstrujo.

Privates[redakti | redakti fonton]

Mayr-Melnhof estis edzo de Maria Anna Orsini-Rosenberg (1927–2010) kun kiu li havis sep infanojn.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • titolo Ökonomierat (1974)
  • meritsigno Goldenes Verdienstzeiĉen des Landes Salzburg (1975)
  • meritsigno Goldenes Ehrenzeiĉen des Landes Salzburg (1984)
  • meritsigno Großes Ehrenzeiĉen des Landes Salzburg (1986)
  • honora civitano de Grödig (1994)
  • meritsigno Großes Goldenes Ehrenzeiĉen für Verdienste um die Republik Österreich (2000)
  • kavaliriĝo ĉe Ordeno de la Ora Ŝaffelo (2004)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Richard Voithofer: Politische Eliten in Salzburg. Ein biografisches Handbuch 1918 bis zur Gegenwart. Böhlau Verlag, Wien/Köln/Weimar 2007. ISBN 978-3-205-77680-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Friedrich Mayr Melnhof im Alter von 95 Jahren verstorben." - Ĉe: SN, 14.4.2020