Muzeo de Nubskrapuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interno de Skyscraper Museum.

La Muzeo de la nubskrapuloj (angle Skyscraper Museum) fondita en 1997, situas en la urbo Novjorko (Usono), ĝi estas nuntempe la ununura tiaspeca muzeo en la mondo. Kiel ĝia nomo mem diras, ĝi temas pri altaj konstruaĵoj. La originala loko de la muzeo estis proksime de la World Trade Center. Post la terorismaj atencoj la 11-an de septembro 2001, la muzeo devis portempe fermiĝi ĉar ĝia ejo estus uzata kiel urĝ-informejo. En marto 2004, la muzeo remalfermiĝis en nova domo en la kvartalo Battery Park City en la sudo de Manhatano.

Eksteraj ligiloj