Muzeo metiista (Bakede)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo metiista
vdr
Ŝildo el la Vojo de ĉiuj sencoj, kiu kombinas la du muzeojn

La Muzeo metiista (germane: Handwerkermuseum) troviĝas en Bakede, urboparto de Bad Münder am Deister, Germanio, Alter Kirchweg nr 1. Najbaras regionhistoria muzeeto en la bazlernejo, Schulstraße nr 1.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La metiista muzeo en garbejo gastigas la laborejojn el pluraj iamaj metiistaj atelieroj montrante i.a. tutajn laborprocedojn kaj instrumentojn por ŝufarado, ĉarpentado, ŝnurfarado, selfarado, doma buĉado kaj por diversaj aliaj agrikulturaj agoj. El iama ŝpatoforĝejo venas gamo da ŝpatoj finfabrikitaj, sed oni povas ankaŭ sekvi la procedon disde la krudmaterialhavigo al la fina produkto.

Speciala atrakciaĵo estas la ŝnurfarejo, kie laŭkomisie aŭ dum diversaj agadotagoj vere montratas la ŝnurfarado. Sekve la muzeo tiu ĉi vivas; grupo da engaĝiĝantoj honorofice restaŭras objektojn, faras vojindikilojn kaj tabulojn por la vilaĝo kaj renovigas multajn aferojn.

Komplementa muzeeto[redakti | redakti fonton]

Ene de la elementa lernejo troviĝas regionhistoria sekcio, kiu en du salonoj informas pri antikvaĵoj lernejaj kaj nelernejaj elmontrante ankaŭ dokumentojn, skribaĵojn kaj memoraĵojn de forpelintaj germanoj el Malsupra Silezio, konkrete el Gierałtów (Nowogrodziec). Tiu ĉi pola komunumo estas ankaŭ ĝemelurbo oficiala.

Ambaŭ instalaĵoj muzeaj povas esti kombinitaj per migrado sur la t.n. Vojo de ĉiuj sencoj respektive sur aventurpado de la najbara monto Süntel.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Arbeitskreis der Museen im Landkreis Hameln-Pyrmont (eld): Museumsführer für den Landreis Hameln-Pyrmont, faldfolio, 1-a eldono, 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]