Muzikscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muzikologio estas scienco pri muziko. Por la analizo de okcidenta muziko, vidu muzikteorio.

Ĝi okupiĝas pri la historio de la muziko, pri muzikaj instrumentoj, muzikaj ĝenroj, gravaj muzikaj komponaĵoj, pri biografio de gravaj muzikistoj kaj muzikologoj, pri muzika teorio, muzika psikologio, muzika pedagogio, muzika sociologio, muzika estetiko, klopodas kolekti liston de ĉiuj muzikaj verkoj en la historio.

Jam el la 2-a jarmilo antaŭ Kristo konserviĝis tekstoj pri muzikaj problemoj el Ĉinio, Mezopotamio kaj Egipto, ĉefe pri agordigado de instrumentoj.

En la 4-a jarcento antaŭ Kristo en la antikva Grekio aperis du muzikaj skoloj: la kanonika, kiu klopodis elkalkuli la idealan muzikon, kaj la harmonika, kiu utiligis spertojn akiritajn dum la muzika praktikado.

En la mezepoko oni komprenis la muzikon kiel idealon de harmonio, la renesanco okupiĝis pri la demando, kia estu la muziko por fariĝi optimuma laŭ skemoj kaj kalkuloj, en la 17-a jarcento oni komencas kompreni ĝin ne plu kiel naturan, sed kiel socian fenomenon kaj la romantikismo komprenis la muzikon kiel noblan arton, kie oni agnosku precipe la geniecon de individuo.

Oni komencis verki historion de la muziko kaj kolekti informojn pri verkoj. Ekde 1952 Unesko gvidas la tutmondan kolektadon de informoj pri ĉiuj verkoj de ĉiuj nacioj kaj epokoj.

Ekde 1870 aperas unuaj muzikologiaj gazetoj kaj leksikonoj.

Estis kreataj muzikolgiaj asocioj, la muzikologio fariĝis stud-objekto de filozofiaj fakultatoj.

Muzikologio okupiĝas ankaŭ pri eldonado de muzikaj verkoj laŭ kritikaj sciencaj kriterioj.

Fakoj

La nuntempa muzikologio konsistas el kvar fakoj:

1. historiografia - muzika paleografio, historio de muzikiloj, muzikaj ĝenroj, historio de muzika teorio, monografioj pri muzikaj verkoj, komponistoj kaj skoloj, naciaj kulturoj kaj problemoj de stila evoluo

2. sistemeca - akustiko, muzikaj fiziologio, psikologio, pedagogio, sociologio kaj estetiko

3. muzikteoria - melodiko, harmonio, kontrapunkto, instrumentado, tektoniko, scienco pri muzikaj formoj

4. etnomuzikologia - esploro de ekstereŭropaj kulturoj el muzikologia vidpunkto

Muzikfakuloj

Vidu ankaŭ