Móric Miklós Pásztory

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PÁSZTORY Móric Miklós [pa:stori] estis ĝardenisto, filmreĝisoro. Li naskiĝis en Braŝovo la 2-an de novembro 1875 kaj mortis en Budapeŝto la 9-an de majo 1922.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Móric Miklós Pásztory fondis en 1898 florĝardenon en Budapeŝto kaj riĉiginte, li malfermis kinejon, poste en 1914 li establis la Nacian Filmentrepenon. En 1917 li kunuliĝis kun Sándor Korda kaj li estis ĝis sia morto direktoro-reĝisoro de filmentrepreno Corvin.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • A szökött katona (1914);
  • A falu rossza (1915);
  • Lyon Lea (1917);
  • A piros bugyelláris (1717).

Fontoj[redakti | redakti fonton]