Nacia Historia Parko de la Ĉako-kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
la kivao de la komplekso Ĉetro Ketl

La Nacia Historia Parko de la Ĉako-kulturo - angle Chaco Culture National Historical Park; pli frue Nacia Memorejo Chaco Canyon - estas historia nacia parko en Usono, en la sudokcidenta parto de Nov-Meksiko, proksime de la urbo Farmington. Oni fondis tie en 1907 nacian memorejon kaj en 1980 nacian historian parkon.

La parko havas la areon de 137 km² kaj plenigas kanjonon, kiun dividas la akvosulko de Chaco kaj Gallo. La parko entenas 13 antaŭ-kolombajn indianajn ruinojn kaj pli ol 300 pli malgrandajn arkeologiajn trovejojn, kiuj venas el la flora epoko de la pueblo-epoko.

La plej granda kaj plej bone esplorita pueblo-trovejo estas Pueblo Bonito, kiun oni konstruis en la 10-a jarcento. Ĝi entenas 800 ĉambrojn kaj 32 kivaojn (subtera ceremonia kamero). La elfosadoj pruvas, ke la iamaj loĝantoj spertis en ilo-pretigo, teksado, agrikulturado kaj masonado. La trovitaj artobjektoj estas rigardeblaj en centra ekspoziciejo.