Nacia Stadiono en Varsovio
Nacia Stadiono en Varsovio (pole: Stadion Narodowy) – futbala stadiono en varsovia kvartalo Praga, konstruita por turniro de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 de UEFA - Eŭro 2012. La stadiono konstruiĝis sur la loko de estinta Stadiono de la 10-jariĝo kaj posedas la 4-an kategorion en klasifiko de UEFA (la plej altan). Sur ĝi troviĝas pli ol 58.5 mil lokoj por spektantoj. Oficiale malfermita la 29-an de januaro 2012.
Antaŭ la stadiono estas skulptaĵo Stafeto kaj memortabulo dediĉita al Ryszard Siwiec.
Pli gravaj eventoj
- la 1-an de aŭgusto 2012 – koncerto de Madonna
- la 19-an de septembro 2012 – koncerto de Coldplay
- marto 2013 – koncert de Depeche Mode
Literaturo
- Joanna Warsza (redaktorino): Stadion X. Miejsce, którego nie było (Stadiono X. La loko, kiu ne estis). Eldonejo Korporacja Ha!Art, 2008 ISBN 978-83-61407-84-3