Nacia Parko Ordesa y Monte Perdido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parko

La nacia parko Ordesa y Monte Perdido situas en nordorienta Hispanio ĉe la landlimo kun Francio, en la montaro Pireneoj, apud la Franca Nacia Parko Pireneoj.

Ĝi estis kreita je la 16-a de aŭgusto de 1918, kaj ĝia protektita surfaco estas 15.608 Hektaroj.

La plej grandan parton okupas la valo Ordesa. La plej alta monto estas la Monte Perdido (Monto Perdita), kun alteco 3.355 metroj.

La plej simbola planto estas la edelvejso (leontopodo), kiu troviĝas en danĝero de malapero, kaj estas parto de la simbolo de la parko. La plej simbola besto estis subspeco de ibekso de Pireneoj (hispanlingve bucardo), kies lasta ekzemplero mortis en jaro 2000