Nathanael West

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nathanael WEST, origine: Nathan Wallenstein WEINSTEIN (naskgixis la 17-an de oktobro, 1903, mortis la 22-an de decembro, 1940) estis usona verkisto.

Naskiĝinte en Novjorko, la filo de judaj enmigrintoj el Litovio studis en la universitatoj Tufts kaj Brown. Ekde 1924 li pasigis du jarojn en Parizo. Tie li verkis sian unuan romanon The Dream Life of Balso Snell, kiun li publikigis en 1931. Reveninite al Usono li agis kiel manaĝero de malgrandaj hoteloj. Lia plej renoma romano Miss Lonelyhearts aperis en 1933. En 1935 li transloĝiĝis al Hollywood por fariĝi scenaristo. Sian lastan romanon The Day of the Locust li publikigis en 1939. Unu jaron poste li mortis de aŭto-akcidento.

Listo de verkoj

  • The Dream Life of Balso Snell (romano, 1931)
  • Miss Lonelyhearts (romano, 1933)
  • A Cool Million : the Dismantling of Lemuel Pitkin (romano, 1934)
  • The Day of the Locust (romano, 1939)