Natura persono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La natura persono (ankaŭ fizika persono en multaj lingvoj) estas jura esprimo por homo en sia rolo kiel jura subjekto, tio estas kiel portanto de juroj (ebloj) kaj devoj. La jura subjekto, kiu ne estas homo, estas nomata jura persono.

En pli fruaj jurdifinoj – ekz. la klasika romia juro – ekzistis ankaŭ homoj, kiuj ne estis juraj subjektoj, la sklavoj kaj kelkaj familanoj, kiuj devis obei al la ordenoj de la familia ĉefo (pater familias). Jure, tiuj homoj fakte estis en stato de aĵoj.