Navafría

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navafría
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40161
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 286  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 3′ N, 3° 49′ U (mapo)41.054722222222-3.8225Koordinatoj: 41° 3′ N, 3° 49′ U (mapo) [+]
Alto 1 192 m [+]
Areo 30 km² (3 000 ha) [+]
Navafría (Provinco Segovio)
Navafría (Provinco Segovio)
DEC
Navafría
Navafría
Situo de Navafría
Navafría (Hispanio)
Navafría (Hispanio)
DEC
Navafría
Navafría
Situo de Navafría

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navafría [+]
vdr

Navafría [nabaFRIa] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Navafría estas komprenebla etimologie kiel Malvarma Altbieno.

Navafría en la provinco Segovio.
Akvofalo "El Chorro".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia montara municipa teritorio estas ĉe la Sierra de Guadarrama, kie ĝi havas pinaron ĉirkaŭ la akvofalo "El Chorro". La teritorio okupas totalan areon de 30,43 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 299 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 500 el la 1960-aj jaroj.

Ĝi distas 30 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Torre Val de San Pedro, Aldealengua de Pedraza kaj Lozoya (Madrid). Trapasas la teritorion la rivero Cega kies akvoj utilis tradicie kiel trinkakvo, por irigacio kaj por muelejoj kaj nun kiel turisma altirado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj kaj rura turismo plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, sed ĉefe akvofalo "El Chorro" kaj natura naĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]