Nenombro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne nombro estas speciala kodo, uzata en komputiko por priskribi rezulton de komputado kiu ne estas nombro. Ekzemple ĝi povas aperi pro kalkulo de 0/0.

NaN estas simbolo de ne nombro en multaj programlingvoj.

Ĝenerale uzado de ne nombroj multe dependas de uzata procesoro kaj de elektitaj opcioj de komputado.

Ne nombro povas esti laŭta kaj mallaŭta. La laŭta igas halton de la daŭra kalkulado se ĝi estas argumento de iu operacio. La mallaŭta ebligas kontinuon de kalkulado, kutime produktante la novajn ne nombrojn.

Ne nombroj ankaŭ povas esti disdividitaj je pozitivaj kaj negativaj.

Ne nombroj kutime povas aperi dum uzado de flosanta punkto, dum kalkulado kun entjeraj variabloj ne nombroj ne estas uzataj, ĉar ĉiu kodo, reprezentata per iu kombino de la donita kvanto de bitoj, signifas iun entjeron (ekzemple -32768 ... 32767 por 16-bitaj nombroj), kaj forestas superfluaj kodoj por reprezenti ne nombron.

Ne nombro ĝenerale ne estas la samo kun malfinio.